Plejparto de la E-aj literoj kaj konsekvence la sonoj estas la samaj kiel en la finna. La finna uzas la saman ĝeneralan principon de unu litero = unu sono kiel E-o.
La baza finna alfabeto estas ekzakte la sama kiel la sveda.
| litero | norma prononco | notoj |
| a | kiel en E-o | |
| b | kiel en E-o | aperas nur en pruntovortoj, ekz. banaani : banano |
| c | k aŭ s | aperas nur en pruntovortoj, ekz. celsiusaste : celsia grado |
| d | kiel en E-o | |
| e | kiel en E-o | |
| f | kiel en E-o | |
| g | kiel en E-o | |
| h | kiel en E-o | |
| i | kiel en E-o | |
| j | kiel en E-o | |
| k | kiel en E-o | |
| l | kiel en E-o | |
| m | kiel en E-o | |
| n | kiel en E-o | |
| o | kiel en E-o | |
| p | kiel en E-o | |
| q | IFA [k] | praktike ne uzata, aperas nur en tre malmultaj pruntovortoj, ekz. queer : angle ”queer" |
| r | kiel en E-o | |
| s | ete pli mola ol E-a so | |
| t | kiel en E-o | |
| u | kiel en E-o | |
| v | kiel en E-o | |
| w | kiel v | uzata nuntempe nur en fremdlingvaj nomoj, ekz. Wittenberg : Wittenberg/Vitenbergo, aŭ nostalgie (ofte en reklamaĵoj), ekz. wanhan ajan jäätelö : glacio de malnova tempo, nostalgia glacio |
| x | kiel ks | uzata nur fremdlingvaj nomoj, ekz. Xi’an : Siano, kaj en matematiko, en kiu oni ofte prononcas kiel äks : ikso |
| y | IFA [y] | • prononcas kiel la germana ü• ĉiam vokalo |
| z | ts aŭ s | aperas nur en pruntovortoj, ekz. jazzi : ĵazo, en multaj okazoj oni ankaŭ skribas kun ”ts", ekz. jat/si : ĵazo, piz/za aŭ pit/sa : pico |
| å | kiel o | ringa a (sveda o) estas uzata nur fremdlingvaj nomoj (plejparte svedaj), ekz. ångström : anstromo |
| ä | IFA [æ] | • prononcas kiel en la germana• a kun tremao aŭ umlaŭta a estas memstara litero, ne kombinaĵo de a kaj e kiel en la germana |
| ö | IFA [ø] | • prononcas kiel en la germana• o kun tremao aŭ umlaŭta o estas memstara litero, ne kombinaĵo de o kaj e kiel en la germana |
Oni uzas ankaŭ du specialajn literojn por kelkaj tre raraj pruntovortoj.
| litero | prononco | notoj |
| š | kiel ŝ | • aperas nur en pruntovortoj, ekz. šakki : ”ŝakludo", kaj en fremdlingvaj nomoj (plejparte rusaj kaj ĉinaj), ekz. Tšiang Kai-šek : Ĉiang Kai-ŝek• ordas alfabete kiel s |
| ž | kiel ĵ | • pruntinta el la ĉeĥa 1907 por skribi kelkajn pruntovortojn (džonkki : ĵonko, maharadža : maharaĝo), kelkaj landnomojn (Azerbaidžan : Azerbajĝano) kaj por transliterigi kirilajn nomojn (Žukov : Ĵukov)• ordas alfabete kiel z |
